Frazlibro

La slavaj lingvoj

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La slavaj lingvoj

300 milionoj da homoj havas slavan lingvon kiel gepatran lingvon. La slavaj lingvoj apartenas al la hindeŭropaj lingvoj. Estas ĉirkaŭ 20 slavaj lingvoj. La plej grava el ili estas la rusa. Pli ol 150 milionoj da homoj parolas la rusan kiel sian gepatran lingvon. Poste sekvas la pola kaj la ukraina kun po 50 milionoj da parolantoj. La slavaj lingvoj estas lingvike dividitaj en plurajn grupojn. Estas la okcidentslavaj, orientslavaj kaj sudslavaj lingvoj. Okcidentslavaj lingvoj estas la pola, la ĉeĥa kaj la slovaka. La rusa, la ukraina kaj la belorusa estas orientslavaj lingvoj. Sudslavaj lingvoj estas la serba, la kroata kaj la bulgara. Krom tiuj ekzistas multaj aliaj slavaj lingvoj. Sed tiujn parolas nur relative malmultaj homoj. La slavaj lingvoj originas el komuna pralingvo. La unuopaj lingvoj relative malfrue evoluis el ĝi. Ili do estas pli junaj ol la ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj. Granda parto de la vortprovizo de la slavaj lingvoj similas. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke ili relative malfrue disiĝis unu de la alia. El la scienca vidpunkto la slavaj lingvoj estas konservemaj. Tio signifas ke ili enhavas ankoraŭ multajn malnovajn strukturojn. Aliaj hindeŭropaj lingvoj perdis tiujn malnovajn formojn. La slavaj lingvoj tial estas tre interesaj por la scienca esploro. Per ili eltireblas konkludoj pri pli fruaj lingvoj. La esploristoj tiel provas rekonstrui la hindeŭropan. La slavajn lingvojn karakterizas la vokala malmulteco. Krome, estas multaj sonoj ne aperantaj en aliaj lingvoj. Tial prononcproblemojn ofte havas aparte la okcidenteŭropanoj. Sed ne maltrankviliĝu, ĉio iros glate! En la pola : Wszystko będzie dobrze !