Frazlibro

Lingvoj kaj proverboj

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lingvoj kaj proverboj

Estas proverboj en ĉiu lingvo. La proverboj do konsistigas gravan parton de la nacia identeco. La proverboj rivelas la valorojn kaj normojn de lando. Ilia formo estas ĝenerale konata kaj fiksita, do ne modifebla. La proverboj ĉiam estas mallongaj kaj koncizaj. En ili ofte uziĝas metaforoj. Multaj proverboj ankaŭ estas poeme konstruitaj. La plej multaj proverboj donas al ni konsilojn aŭ kondutregulojn. Sed iuj proverboj estas klare kritikplenaj. La proverboj ankaŭ tre ofte uzas stereotipojn. Do temas pri supozeble tipaj trajtoj de aliaj landoj aŭ popoloj. La proverboj havas tre longan tradicion. Aristotelo laŭdis ilin kiel mallongajn filozofiajn pecojn. En la retoriko kaj en la literaturo ili estas grava stilfiguro. Kio apartigas ilin estas tio ke ili ĉiam restas aktualaj. Estas propra lingvika fako okupiĝanta pri ili. Multaj proverboj ekzistas en pluraj lingvoj. Ili do povas leksike simili. Malsamlingvuloj tiam uzas la samajn terminojn. Bellende Hunde beißen nicht, Perro que ladra no muerde. (DE-ES) Aliaj proverboj semantike similas. Tio signifas ke la saman enhavon oni reproduktas per aliaj terminoj. Appeler un chat un chat, Dire pane al pane e vino al vino. (FR-IT) La proverboj do helpas nin kompreni aliajn popolojn kaj kulturojn. Plej interesaj estas la proverboj tutmonde troveblaj. Tiuj estas pri la ‘grandaj’ temoj de la homa vivo. Tiuj proverboj do pritraktas universalajn spertojn. Ili montras ke ni ĉiuj samas, kiun ajn lingvon ni parolas!