Frazlibro

Lingvo kaj muziko

© Sorrapongs | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lingvo kaj muziko

La muziko estas tutmonda fenomeno. Ĉiuj popoloj de la terglobo muzikas. Kaj la muzikon oni komprenas en ĉiuj kulturoj. Tion pruvis scienca esploro. Tiucele okcidenta muziko estis ludigita al popolo vivanta izolite. Tiu afrika popolo havis neniun aliron al la moderna mondo. Malgraŭ tio, ĝi ilin aŭdante ekkomprenis, ĉu temis pri gajaj aŭ malgajaj kantoj. La kialon de tio oni ankoraŭ ne esploris. Sed la muziko ŝajnas esti senlima lingvo. Kaj ni ĉiuj iel lernis kiel interpreti ĝin ĝuste. La muziko tamen havas neniun utilon por la evoluo. La fakto ke ni ĝin malgraŭe komprenas rilatas al nia lingvo. Ĉar la muziko kaj la lingvo konsistigas tuton. Ili simile traktiĝas en la cerbo. Ili ankaŭ simile funkcias. Ambaŭ kombinas tonojn kaj sonojn laŭ difinitaj reguloj. La beboj jam komprenas la muzikon, tion ili lernis en la ventro. Ili tie aŭdas la melodion de la lingvo de sia patrino. Naskiĝinte ili povas kompreni la muzikon. Oni povus diri ke la muziko imitas la melodion de la lingvoj. La sentojn en la lingvo kaj la muziko oni ankaŭ esprimas per la rapideco. Per niaj lingvaj scioj ni do komprenas emociojn en la muziko. Inverse, la muzikemuloj lernas lingvojn ofte pli facile. Multaj muzikistoj encerbigas lingvojn kiel melodiojn. Ili do pli bone povas memori la lingvojn. Estas interese ke la lulkantoj de la tuta mondo tre simile sonas. Tio pruvas kiom internacia estas la lingvo de la muziko. Kaj ĝi eble estas la plej bela el ĉiuj lingvoj...