Frazlibro
La malta lingvo
© Schlierner - Fotolia | termin
AR
DE
EM
EN
ES
FR
IT
JA
PT
PX
ZH
AF
BE
BG
BN
BS
CA
CS
EL
EO
ET
FA
FI
HE
HR
HU
ID
KA
KK
KN
KO
LT
LV
MR
NL
NN
PA
PL
RO
RU
SK
SQ
SR
SV
TR
UK
VI
La respubliko Malto ja havas alian oficialan lingvon : la maltan (aŭ
malti
).
Tiu lingvo estiĝis el araba dialekto.
Sekve, la malta estas la nura ŝemida lingvo de Eŭropo.
Sed la sintakso kaj la fonologio diferencas de la araba.
La maltan oni ankaŭ skribas per latinaj literoj.
La alfabeto tamen enhavas iujn specialajn signojn.
Alifklanke tute mankas la literoj
c
kaj
y
.
La vortprovizo enhavas erojn el multaj malsamaj lingvoj.
Krom la araba enkalkuliĝas precipe la itala kaj la angla.
La lingvon ankaŭ influis la fenicoj kaj kartaganoj.
Tial estas la malta por iuj esploristoj araba kreola lingvo.
En sia historio Malto estis okupita de diversaj potencoj.
Ĉiuj postlasis siajn spurojn sur la insuloj Malto, Gozo kaj Comino.
La malta tre longe estis nur loka ordinara lingvo.
Sed ĝi ĉiam restis la gepatra lingvo de la ‘aŭtentaj’ maltanoj.
Ĝin oni ankaŭ transdonis ekskluzive parole.
Oni komencis skribi en tiu lingvo nur de la 19a jarcento.
La nombron de ĝiaj parolantoj oni taksas hodiaŭ je ĉirkaŭ 330 000.
Malto estas ano de la Eŭropa Unio de 2004.
Sekve, la malta estas unu el la eŭropuniaj oficialaj lingvoj.
Sed por la maltanoj la lingvo simple estas parto de ilia kulturo.
Kaj ili ĝojas kiam alilandanoj ankaŭ volas lerni la maltan.
Ja estas sufiĉe da lingvolernejoj en Malto…