Frazlibro

La lingvo de la bildoj

© ptnphotof - Fotolia | Care for Savings - Woman with a Piggy Bank
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La lingvo de la bildoj

Laŭ germana proverbo, bildo pli multe diras ol mil vortoj. Tio signifas ke la bildojn oni pli rapide komprenas ol la parolojn. La bildoj ankaŭ povas pli bone transporti la sentojn. Oni tial uzas multajn bildojn en reklamoj. La bildoj kaj la paroloj malsame funkcias. Ili montras al ni plurajn aferojn paralele kaj efikas tutece. Tio signifas ke la tuta bildo havas difinitan efikon. Parolante oni ĝenerale uzas konsiderinde pli da vortoj. Sed la bildoj kaj la paroloj konsistigas tuton. Por priskribi bildon ni bezonas parolojn. Inverse multaj tekstoj bone kompreniĝas nur per bildoj. La rilaton inter bildo kaj parolo esploras la lingvistoj. Sed starigindas la demando ĉu bildoj estas ankaŭ propra lingvo. Kiam oni nur filmas ion, ni povas rigardi la bildojn. Sed la mesaĝo de la filmo ne estas konkreta. Se bildo devas funkcii kiel parolo, ĝi devas esti konkreta. Ju malpli ĝi montras, des pli klaras sia mesaĝo. Bonaj ekzemploj de tio estas la piktogramoj. La piktogramoj estas simplaj kaj unusencaj bildsignoj. Ili anstataŭas la parolan lingvon, ili do estas vida komunikado. La fummalpermesan piktogramon konas ĉiuj. Ĝi montras cigaredon trastrekitan. La bildoj pli kaj pli graviĝas pro la tutmondiĝo. Ankaŭ la lingvon de la bildoj oni devas lerni. Ĝi ne estas tutmonde komprenebla, kvankam multaj tion pensas. Ĉar nia kulturo influas nian komprenon de la bildoj. Tio, kion ni vidas, dependas de multaj malsamaj faktoroj. Do iuj homoj ne vidas cigaredon sed nur malhelajn liniojn.