Frazlibro

Nur la fortaj vortoj postvivas!

© Vectorfusionart | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Nur la fortaj vortoj postvivas!

La maloftaj vortoj pli ofte modifiĝas ol la ofte uzataj vortoj. Tio povus ŝuldiĝi al la leĝoj de la evoluo. La oftaj genoj malpli modifiĝas tra la tempo. Ili estas pli stabilaj en sia formo. Kaj la samo evidente validas por la vortoj! Oni esplorcele pristudis la anglajn verbojn. Oni por tio komparis la nuntempan formon de la verboj kun la malnovaj formoj. En la angla, la plej oftaj dek verboj estas malregulaj. La plej multaj aliaj verboj estas regulaj. Sed mezepoke la plej multaj verboj ankoraŭ estis malregulaj. Maloftaj malregulaj verboj fariĝas do regulaj verboj. Post 300 jaroj apenaŭ restos malregulaj verboj en la angla. Aliaj esploroj ankaŭ montras ke lingvoj selektiĝas kiel genoj. Esploristoj komparis oftajn vortojn el malsamaj lingvoj. Ili tiuokaze elektis vortojn similajn kaj samsignifajn. Ekzemplo de tio estas la vortoj water , Wasser , vatten . Tiuj vortoj havas la saman radikon, tial ili similas. Ĉar ili estas gravaj vortoj, oni ofte uzis ilin en ĉiu lingvo. Ili tiel povis konservi sian formon kaj similas ĝis hodiaŭ. Malpli gravaj vortoj modifiĝas multe pli rapide. Oni prefere anstataŭas ilin per aliaj vortoj. Tial diferencas la maloftaj vortoj en malsamaj lingvoj. Ankoraŭ ne tute klaras kial la maloftaj vortoj modifiĝas. Eblas ke ili estas ofte malĝuste uzataj aŭ prononcataj. Tio venas el la fakto ke la parolantoj ne bone konas ilin. Sed ankaŭ povas esti ke la gravaj vortoj ĉiam devas sami. Ĉar nur tiel oni povas ĉiam ĝuste kompreni ilin. Kaj la vortoj estas tie por esti komprenataj...