Frazlibro

La minoritataj lingvoj en Eŭropo

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La minoritataj lingvoj en Eŭropo

En Eŭropo parolatas multaj malsamaj lingvoj. La plej multaj el ili estas hindeŭropaj lingvoj. Apud la grandaj naciaj lingvoj troviĝas ankoraŭ multaj malgrandaj lingvoj. Tiuj estas la minoritataj lingvoj. La minoritataj lingvoj diferencas de la oficialaj lingvoj. Sed ili ne estas dialektoj. Ili ankaŭ ne estas lingvoj de enmigrintoj. La minoritatajn lingvojn oni ĉiam etne difinas. Tio signifas ke ili estas la lingvoj de difinitaj popolgrupoj. En Eŭropo troviĝas minoritataj lingvoj en preskaŭ ĉiu lando. Estas ĉirkaŭ 40 tiaj lingvoj en la Eŭropa Unio. Iujn minoritatajn lingvojn oni parolas nur en unu lando. Al tiuj apartenas ekzemple la soraba en Germanujo. La romaa aliflanke havas parolantojn en multaj eŭropaj lingvoj. La minoritataj lingvoj havas apartan statuson. Ĉar ilin parolas nur relative malgranda grupo. Tiuj grupoj ne havas la rimedojn por konstrui siajn proprajn lernejojn. Por ili malfacilas ankaŭ sian propran literaturon publikigi. Multaj minoritataj lingvoj estas tial minacataj estingiĝi. La Eŭropa Unio volas protekti la minoritatajn lingvojn. Ĉar ĉiu lingvo estas grava parto de kulturo aŭ identeco. Iuj nacioj ne havas ŝtaton kaj ekzistas nur kiel minoritato. Diversaj programoj kaj projektoj celas progresigi iliajn lingvojn. Oni tiel volas ankaŭ konservi la kulturon de pli malgrandaj etnaj grupoj. Malgraŭ tio, iuj minoritataj lingvoj baldaŭ malaperos. Inter ili estas la livona, kiun oni parolas en provinco de Latvujo. Restas nur ĉirkaŭ 20 denaskaj livonparolantoj. La livona estas do la plej malgranda lingvo de Eŭropo…