Frazlibro

Tio, kion la vortoj rakontas al ni

© Highwaystarz | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Tio, kion la vortoj rakontas al ni

En la mondo estas milionoj da libroj. Kiom ĝis hodiaŭ skribitis ne sciatas. Multege da scio konservitas en tiuj libroj. Se oni povus legi ĉiujn, oni scius multon pri la vivo. Ĉar la libroj montras al ni kiel modifiĝas nia mondo. Ĉiu epoko havas siajn proprajn librojn. En ili oni povas identigi tion, kio gravas por la homoj. Bedaŭrinde neniu povas legi ĉiujn librojn. Sed la moderna teknologio povas helpi nin analizi la librojn. Per la ciferecigo eblas konservi librojn kiel donitaĵojn. Ilia enhavo poste analizeblas. La lingvistoj tiel vidas kiel nia lingvo modifiĝas. Sed ankoraŭ pli interese estas kalkuli la oftecon de la vortoj. Tio ebligas dedukti la gravecon de difinitaj aferoj. La sciencistoj analizis pli ol 5 milionojn da libroj. Temis pri libroj el la pasintaj kvin jarcentoj. Oni entute analizis ĉirkaŭ 500 miliardojn da vortoj. La ofteco de la vortoj montras kiel la homoj vivis antaŭe kaj hodiaŭ. En la lingvo speguliĝas la ideoj kaj la tendencoj. Ekzemple, la graveco de la vorto viroj malkreskis. Ĝi hodiaŭ malpli ofte uziĝas ol antaŭe. La ofteco de la vorto virinoj male konsiderinde kreskis. Per la vortoj oni povas vidi ankaŭ tion, kion ni ŝatas manĝi. En la 50aj jaroj tre gravis la vorto glacikremo . Poste furoris la vortoj pico kaj nudeloj . De kelkaj jaroj dominas la termino suŝio . Estas bona novaĵo por ĉiuj lingvemuloj… En nian lingvon ĉiujare eniĝas pliaj vortoj!