Frazlibro

La gestoj helpas lerni vortojn

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La gestoj helpas lerni vortojn

Kiam ni lernas vortojn, nia cerbo havas multe da laboro. Ĝi devas konservi ĉiun novan vorton. Sed lernante oni povas ankaŭ subteni sian cerbon. Tio funkcias per gestoj. La gestoj helpas nian memorkapablon. Ĝi povas pli bone encerbigi vortojn samtempe traktante gestojn. Tion maldube pruvis esploro. Esploristoj lernigis vortojn al subjektoj. Tiuj vortoj ne vere ekzistis. Ili apartenis al artefarita lingvo. Al la subjektoj oni instruis kelkajn vortojn per gestoj. Tio signifas ke la subjektoj ne nur aŭdis aŭ legis la vortojn. Per la gestoj ili imitis ankaŭ la signifon de la vortoj. Dum ili lernis, la aktiveco de ilia cerbo estis mezurita. La esploristoj tiuokaze faris interesan malkovron. Dum la pergesta vortlernado pluraj cerbaj areoj estis aktivaj. Krom la parolcerbareo ankaŭ la sensmovaj areoj montris aktivecon. Tiu aldona cerbaktiveco influas nian memorkapablon. Dum la pergesta lernado formiĝas kompleksaj retoj. Tiuj retoj konservas la novan vorton plurloke en la cerbo. Tiele, la vortoj pli efike trakteblas. Kiam ni volas uzi ilin, nia cerbo pli rapide trovas ilin. Ili ankaŭ pli bone konserviĝas. Sed gravas ke la gesto rilatu kun la vorto. Nia cerbo ekrimarkas kiam vorto kaj gesto ne akordiĝas. La novaj ekkonoj povus konduki al novaj intrumetodoj. La homoj sciantaj nur malmulte pri lingvoj ofte malrapide lernas. Ili eble pli rapide lernos kiam ili vortojn korpe imitos…