Frazlibro

La komputiloj kapablas rekonstrui aŭditajn vortojn

© Ilona75 | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La komputiloj kapablas rekonstrui aŭditajn vortojn

Kapabli legi pensojn estas malnova revo de la homo. Ĉiu foje ŝatus scii tion, kion aliulo pensantas. Tiu revo ankoraŭ ne realiĝis. Eĉ la moderna teknologio ne kapabligas nin legi pensojn. Tio, kion aliuloj pensas, restas ilia sekreto. Sed ni povas ekscii tion, kion aliuloj aŭdas! Tion montris scienca eksperimento. Esploristoj sukcesis rekonstrui aŭditajn vortojn. Ili tiucele analizis la cerbajn ondojn de subjektoj. Kiam ni aŭdas ion, nia cerbo aktiviĝas. Ĝi devas trakti la aŭditan lingvon. Tiuproceze estiĝas difinita aktiveca modelo. Tiu modelo registreblas per elektrodoj. Kaj ankaŭ tiu registraĵo plutraktiĝeblas! Ĝi perkomputile konverteblas en sonmodelon. Tiele, la aŭdita vorto identigeblas. Tiu principo funkcias por ĉiuj vortoj. Ĉiu de ni aŭdita vorto estigas difinitan signalon. Tiu signalo ĉiam rilatas kun la vortsono. Ĝi do ‘nur’ tradukendas en akustikan signalon. Ĉar kiam oni havas la sonmodelon, oni konas la vorton. En la eksperimento la subjektoj aŭdis verajn vortojn kaj falsajn vortojn. Parto de la aŭditaj vortoj do ne ekzistis. Ankaŭ tiuj vortoj malgraŭe rekonstrueblis. La rekonitaj vortoj prononceblas de komputilo. Sed ankaŭ eblas nur surekranigi ilin. La esploristoj nun esperas la lingvajn signalojn baldaŭ pli bone kompreni. La revo de la penslegado do pluas…