Frazlibro

La indiĝenaj lingvoj de Ameriko

© WavebreakMediaMicro - Fotolia | Angry businessman thump the table
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La indiĝenaj lingvoj de Ameriko

En Ameriko parolatas multaj malsamaj lingvoj. La angla estas la plej grava lingvo en Nordameriko. En Sudameriko dominas la hispana kaj la portugala. Ĉiuj tiuj lingvoj venis al Ameriko el Eŭropo. Antaŭ la koloniepoko tie parolatis aliaj lingvoj. Tiujn lingvojn oni nomas la indiĝenaj lingvoj de Ameriko. Ilin oni ankoraŭ ne plene esploris ĝis hodiaŭ. Egas la diverseco de tiuj lingvoj. La nombron de lingvaj familioj en Nordameriko oni taksas je ĉirkaŭ 60. Ĝi eĉ atingus 150 en Sudameriko. Aldoniĝas plie multaj senparencaj lingvoj. Ĉiuj tiuj lingvoj tre diferencas. Ili havas nur malmultajn komunajn strukturojn. Tial malfacilas klasifiki la lingvojn. Ke ili tiom diferencas ligiĝas al la historio de Ameriko. Ameriko plurfaze koloniiĝis. La unuaj homoj alvenis Amerikon antaŭ pli ol 10 000 jaroj. Ĉiu populacio kunportis sian lingvon sur la kontinenton. Sed la indiĝenaj lingvoj plej similas al la lingvoj de Azio. La situacio de la malnovaj lingvoj de Ameriko ne ĉie samas. En la sudo de Ameriko viglas multaj indianaj lingvoj ankoraŭ hodiaŭ. Lingvoj kiaj la gvarania aŭ la keĉua havas milionojn da aktivaj parolantoj. En la nordo de Ameriko male preskaŭ estingiĝis multaj lingvoj. La kulturon de la nordamerikaj indianoj oni longe subpremis. Tiuokaze perdiĝis ankaŭ iliaj lingvoj. Sed la interesiĝo pri ili rekreskas de kelkaj jardekoj. Estaj multaj programoj celantaj flegi kaj konservi tiujn lingvojn. Ili do ankoraŭ povus havi estontecon...