Frazlibro

Kiel la infanoj lernas korekte paroli

© Mimagephotography | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Kiel la infanoj lernas korekte paroli

Ekde sia naskiĝo la homo komunikas kun aliuloj. La beboj krias kiam ili volas ion. Kelkmonataĝe ili jam kapablas diri simplajn vortojn. Ĉirkaŭdujaraĝe ili parolas per trivortaj frazoj. Ne influeblas la momento kiam la infanoj komencas paroli. Sed influeblas kiel bone la infanoj lernas sian gepatran lingvon! Oni tamen devas tiucele atenti kelkajn aferojn. Precipe gravas ke la infano ĉiam estu motivita. Ĝi devas ekkompreni ke ĝi parolante ion atingas. La beboj ĝojas ricevi rideton kiel pozitivan reagon. La pli aĝaj infanoj serĉas la dialogon kun sia ĉirkaŭaĵo. Ili modeligas la lingvon de la apudaj homoj. Tial gravas la lingva nivelo de la gepatroj kaj edukantoj. La infanoj devas ankaŭ lerni ke la lingvo estas valora! Sed ili tiuokaze ĉiam amuziĝu. Laŭte legi al infanoj montras al ili kiel ekscita lingvo povas esti. La gepatroj ankaŭ havu aktivaĵojn kun sia infano kiel eble plej ofte. Kiam infano multon travivas, ĝi volas paroli pri tio. Dulingve kreskantaj infanoj bezonas fiksitajn regulojn. Ili devas scii, kiu lingvo parolendas kun kiu. Ilia cerbo tiel povas lerni kiel diferencigi ambaŭ lingvojn. Kiam la infanoj enlernejiĝas, ilia lingvo modifiĝas. Ili lernas novan ordinaran lingvon. Tiam gravas ke la gepatroj atentu la parolmanieron de sia infano. Esploroj montras ke la unua lingvo porĉiame markas la cerbon. Tio, kion ni infanaĝe lernas, akompanas nin la tutan vivon. Kiu sian gepatran lingvon infanaĝe bone lernas, tiu poste profitas el tio. Li pli rapide kaj pli bone lernas novajn aferojn, ne nur fremdajn lingvojn…