Frazlibro

La scienca lingvo

© Jerome696 | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La scienca lingvo

La scienca lingvo estas lingvo en si mem. Ĝi uziĝas por fakaj diskutoj. Ĝin oni uzas ankaŭ en sciencaj publikaĵoj. Ekzistis antaŭe unuecaj sciencaj lingvoj. En la eŭropa regiono la sciencon longe dominis la latina. La plej grava scienca lingvo tamen estas la angla hodiaŭ. La sciencaj lingvoj estas fakaj lingvoj. Ili enhavas tre multajn specifajn terminojn. Iliaj ĉefaj karakterizaĵoj estas la normigo kaj la formaligo. Iuj diras ke la sciencistoj intence nekompreneble parolas. Kiam io estas komplika, tio ŝajnas pli inteligenta. Sed la scienco baziĝas sur la vero. Ĝi tial uzu neŭtralan lingvon. Ne estas loko por retorikaj elementoj aŭ svagaj ŝablonoj. Tamen troveblas multaj ekzemploj de troige komplika lingvaĵo. Kaj la komplika lingvaĵo ŝajnas fascini la homon! Esploroj konfirmas ke ni pli fidas malfacilan lingvaĵon. Subjektoj devis prirespondi kelkajn demandojn. Ili tiuokaze devis elekti inter pluraj respondoj. Kelkaj respondoj estis simple kaj aliaj tre komplike formulitaj. La plej multaj subjektoj elektis la kompleksan respondon. Sed tiu tute ne havis signifon! La subjektojn blindigis la lingvaĵo. Kvankam absurdis la enhavo, ilin impresis la formo. Sed komplike skribi ne ĉiam estas arto. Oni povas lerni esprimi simplajn enhavojn per kompleksa lingvaĵo. Facile esprimi malfacilajn aferojn aliflanke ne tiom simplas. Do la simplo foje estas la vera komplekso...