Frazlibro

La fremdajn lingvojn eksterlande pli bone lerni!

© Makidotvn | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La fremdajn lingvojn eksterlande pli bone lerni!

La plenkreskuloj ne tiel facile lernas la lingvojn kiel la infanoj. La evoluo de ilia cerbo estas finatingita. Ĝi tial ne plu povas tiel simple konstrui novajn retojn. Sed oni ankoraŭ plenkreskule povas tre bone lerni lingvon! Oni tiucele devas iri al la lando en kiu parolatas la lingvo. Fremdan lingvon oni aparte efike lernas eksterlande. Tion scias ĉiu jam pasiginta lingvostudajn feriojn. La novan lingvon oni pli rapide lernas en ĝia natura ĉirkaŭaĵo. Freŝa esploro ĵus atingis interesan rezulton. Ĝi montras ke novan lingvon oni lernas eksterlande ankaŭ alie ! La cerbo povas trakti la fremdan lingvon kiel la gepatran lingvon. La esploristoj delonge kredas ke ekzistas malsamaj lernaj procezoj. Freŝa eksperimento ŝajnas tion konfirmi. Grupo de subjektoj devis lerni inventitan lingvon. Parto de la subjektoj ĉeestis normalajn kursojn. La alia parto lernis en ŝajnigita eksterlanda situacio. Tiuj subjektoj devis orientiĝi en fremda ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj homoj kun kiuj ili kontaktiĝis parolis la novan lingvon. La subjektoj de tiu grupo do ne estis normalaj lingvolernantoj. Ili apartenis al fremda komunumo de parolantoj. Ili tiel estis devigitaj rapide elturniĝi per la nova lingvo. Post iom da tempo oni testis la subjektojn. Ambaŭ grupoj montris egale bonajn konojn de la nova lingvo. Sed ilia cerbo traktis la fremdan lingvon diference! Tiuj ‘eksterlande’ lernintaj montris okulfrapan cerban aktivecon. Ilia cerbo traktis la fremdan gramatikon kiel sian propran lingvon. Identigeblis la samaj meĥanismoj kiaj tiuj de la denaskaj parolantoj. La lingvostudaj ferioj estas la plej bela kaj plej efika manieroj lerni!