Frazlibro

Konsiletoj kontraŭ la forgeso

© Prostockstudio | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Konsiletoj kontraŭ la forgeso

Ne ĉiam facilas lerni. Eĉ se tio estas amuza, tio povas esti laciga. Sed lerninte ion, ni ĝojas. Ni fieras pri ni kaj niaj progresoj. Ni bedaŭrinde ankaŭ povas forgesi tion, kion ni lernas. Tio ofte estas problemo, aparte koncerne lingvojn. La plej multaj el ni lernas unu aŭ plurajn lingvojn en la lernejo. Tiu scio ofte perdiĝas post la lerneja tempo. Ni apenaŭ plu parolas tiun lingvon. En nia ĉiutaga vivo ĝenerale dominas nia gepatra lingvo. Multaj lingvoj plu uziĝas nur dum ferioj. Sed kiam scio ne estas regule aktivigita, ĝi perdiĝas. Nia cerbo bezonas trejnadon. Eblus diri ke ĝi funkcias kiel muskolo. Tiu muskolo ekzercendas, alikaze ĝi pli malfortiĝas. Sed estas rimedoj por malhelpi la forgeson. Plej gravas reuzadi la lernitaĵon. Tiucele povas helpi fiksita ritaro. Oni povas plani malgrandan programon por malsamaj semajntagoj. Lunde, oni legu ekzemple libron en la fremda lingvo. Merkrede, oni aŭskultu eksterlandan radiostacion. Vendrede, oni poste skribu taglibron en la fremda lingvo. Tiumaniere, oni alterne legas, aŭdas kaj skribas. La scion oni sekve aktivigas diversmaniere. Ĉiuj tiuj ekzercoj ne bezonas longe daŭri, duonhoro sufiĉas. Sed gravas ke oni regule praktiku! Esploroj montras ke unufoja lernitaĵo jardekojn restas en la cerbo. Ĝi do nur reeligendas el sia tirkesto…