Frazlibro

La ĉina lingvo

© Airdone | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La ĉina lingvo

La ĉina lingvo havas la plej multajn parolantojn en la mondo. Sed ne estas unika ĉina lingvo. Ekzistas pluraj ĉinaj lingvoj. Ili ĉiuj apartenas al la ĉinotibeta lingva familio. Entute ĉirkaŭ 1,3 miliardoj da homoj parolas la ĉinan. La plimulto el ili vivas en la Ĉina Popola Respubliko kaj en Tajvano. Estas ankaŭ multaj landoj kun ĉinparolantaj minoritatoj. La plej granda ĉina lingvo estas la norma ĉina. Tiun normigitan lingvon oni ankaŭ nomas la mandarena. La mandarena estas la oficiala lingvo de la Ĉina Popola Respubliko. La aliajn ĉinajn lingvojn oni ofte konsideras nur dialektoj. Ankaŭ en Tajvano kaj Singapuro parolatas la mandarena. La mandarena estas la gepatra lingvo de 850 milionoj da homoj. Sed ĝin komprenas preskaŭ ĉiuj ĉinparolantoj. Parolantoj de malsamaj dialektoj tial uzas ĝin por interkompreniĝi. Ĉiuj ĉinoj havas komunan skribon. La ĉina skribo aĝas inter 4000 kaj 5000 jaroj. Sekve, la ĉina havas la plej longan literaturan tradicion. Aliaj kulturoj de Azio ankaŭ adoptis la ĉinan skribon. La ĉinaj skribaj signoj pli malfacilas ol la alfabetaj sistemoj. Sed la parola ĉina ne tiom komplikas. La gramatiko relative facile lerneblas. Tio ebligas la lernantojn rapide progresi. Kaj kreskanta nombro de homoj volas lerni la ĉinan! Ĝi pli kaj pli gravas kiel fremda lingvo. Nuntempe oni ĉie proponas kursojn pri la ĉina. Ankaŭ vi memfidu! La ĉina estos la lingvo de la estonteco…