Frazlibro

Kiel la cerbo lernas la gramatikon?

© Chernetskaya | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Kiel la cerbo lernas la gramatikon?

Ni eklernas nian gepatran lingvon estante beboj. Tio okazas tute aŭtomate. Ni tion ne rimarkas. Sed nia cerbo lernante devas plenumi multon. Kiam ni lernas ekzemple gramatikon, ĝi havas multe da laboro. Ĝi ĉiutage aŭdas novajn aferojn. Ĝi konstante ricevas novajn impulsojn. Sed la cerbo ne kapablas trakti ĉiun impulson unuope. Ĝi devas ŝpareme agi. Ĝi tial orientiĝas laŭ la regulaĵoj. La cerbo memorigas tion, kion ĝi ofte aŭdas. Ĝi registras la aperoftecon de difinita afero. El tiuj ekzemploj ĝi poste faras gramatikan regulon. La infanoj scias ĉu frazo ĝustas aŭ malĝustas. Sed ili ne scias la kialon de tio. La cerbo konas la regulojn ne lerninte ilin. La plenkreskuloj malsame lernas la lingvojn. Ili jam konas la strukturojn de sia gepatra lingvo. Tiuj ĉi konsistigas la bazon por la novaj gramatikaj reguloj. Sed la plenkreskuloj bezonas kursojn por lerni. Lernante la gramatikon, la cerbo havas fiksitan sistemon. Tio vidiĝas ekzemple kun la substantivoj kaj la verboj. Ili konserviĝas en malsamaj regionoj de la cerbo. Malsamaj regionoj estas aktivaj dum sia traktiĝo. La simplaj reguloj kaj la kompleksaj reguloj ankaŭ malsame lerniĝas. Kaze de kompleksaj reguloj, pluraj regionoj de la cerbo samtempe laboras. Oni ankoraŭ ne esploris kiel precize la cerbo la gramatikon lernas. Sed oni scias ke ĝi teorie ĉiun gramatikon povas lerni…