Frazlibro

De la gesto al la parolo

© Escapejaja | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

De la gesto al la parolo

Kiam ni parolas aŭ aŭdas, nia cerbo havas multon farendan. Ĝi devas trakti la lingvajn signalojn. La gestoj kaj la simboloj ankaŭ estas lingvaj signaloj. Ili jam ekzistis antaŭ la homa lingvo. Iujn signojn oni komprenas en ĉiuj kulturoj. Aliaj signoj lernendas. Ili ne memkompreneblas. La gestoj kaj la simboloj traktiĝas kiel la parolo. Kaj ili traktiĝas en la sama cerba areo. Tion pruvis freŝa esploro. Esploristoj testis plurajn subjektojn. Tiuj subjektoj devis rigardi diversajn filmetojn. Dum ili rigardis la filmetojn, ilia cerba aktiveco estis mezurita. En parto de la filmetoj esprimiĝis diversaj aferoj. Tio okazis per movoj, simboloj kaj paroloj. La alia testita grupo rigardis aliajn filmetojn. Tiuj filmetoj estis sensencaĵoj. La paroloj, la gestoj kaj la simboloj ne ekzistis. Ili havis neniun signifon. La esploristoj mezurante vidis, kio kie traktiĝis. Ili povis kompari la cerban aktivecon de la subjektoj kun tiu de la aliaj. Ĉio sencohava analiziĝis en la sama regiono. La rezulto de tiu eksperimento estas tre interesa. Ĝi montras, kiel nia cerbo denove lernis lingvon. La homo unue komunikis per gestoj. Li evoluigis parolojn pli malfrue. La cerbo do devis lerni trakti la parolojn kiel la gestojn. Kaj evidentas ke ĝi simple aktualigis la malnovan version tiucele…