Frazlibro

La junuloj kaj la maljunuloj malsame lernas

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La junuloj kaj la maljunuloj malsame lernas

La infanoj relative rapide lernas lingvojn. Tio ĝenerale pli longe daŭras por la plenkreskuloj. Sed la infanoj ne lernas pli bone ol la plenkreskuloj. Ili nur alie lernas. Lernante lingvojn, la cerbo devas aparte multon plenumi. Ĝi devas multajn aferojn paralele lerni. Kiam oni lernas lingvon, ne sufiĉas cerbumi pri ĝi. Oni ankaŭ devas lerni prononci la novajn vortojn. La parolaj organoj tiucele devas lerni novajn movojn. La cerbo devas ankaŭ lerni reagi al novaj situacioj. Komuniki en fremda lingvo estas defio. La plenkreskuloj tamen lernas lingvojn malsame laŭ la aĝo. 20 aŭ 30jaraĝe la homoj ankoraŭ havas lernan kutimon. La lernejaj aŭ studaj jaroj ankoraŭ ne tiom foras en la pasinteco. La cerbo do estas bone trejnita. Ĝi tial povas lerni fremdajn lingvojn trealtnivele. La homoj aĝantaj inter 40 kaj 50 jaroj jam multon lernis. Ilia cerbo profitas el tiu sperto. Ĝi bone povas kombini novajn enhavojn kun malnova scio. Tiuaĝe ĝi plej bone lernas aferojn kiujn ĝi jam konas. Temas ekzemple pri lingvoj similantaj pli frue lernitajn lingvojn. 60 aŭ 70jaraĝe la homoj ĝenerale havas multe da tempo. Ili povas ofte praktiki. Tio aparte gravas por la lingvoj. La maljunuloj aparte bone lernas ekzemple la fremdajn skribojn. Sed oni povas sukcese lerni ĉiuaĝe. La cerbo povas formi novajn nervajn ĉelojn eĉ postpuberaĝe. Kaj tion ĝi cetere ŝatas fari…