Frazlibro

Lerni lingvojn interrete

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lerni lingvojn interrete

Pli kaj pli da homoj lernas fremdajn lingvojn. Kaj pli kaj pli da homoj tiucele uzas la interreton! La retlerno diferenciĝas de la klasika lingvokurso. Kaj ĝi havas multajn avantaĝojn! La uzantoj mem decidas kiam ili volas lerni. Ili ankaŭ povas elekti tion, kion ili volas lerni. Kaj ili difinas, po kiom ili ĉiutage volas lerni. Retlernante, la uzantoj devas intuicie lerni. Tio signifas ke ili devas lerni la novan lingvon tute nature. Tiel, kiel ili lernis lingvojn infanaĝe aŭ ferieje. La uzantoj tiucele lernas per simulitaj situacioj. Ili travivas diversaĵojn diversloke. Ili tiuokaze devas mem iĝi aktivaj. Por iuj programoj oni bezonas kapaŭskultilojn kaj mikrofonon. Ili ebligas paroli kun denaskaj parolantoj. Eblas ankaŭ sian prononcon analizigi. Tiel eblas daŭre pliboniĝi. Eblas interŝanĝi kun aliaj uzantoj ene de komunumoj. La interreto ebligas ankaŭ lerni moviĝante. Per ciferecaj teknikoj ĉien kunporteblas la lingvo. La retkursoj ne estas pli malbonaj ol la konvenciaj kursoj. Kiam la programoj estas bone faritaj, ili povas esti tre efikaj. Sed gravas ke la retkurso ne estu tro bunta. Tro multaj animacioj povas distri de la lerna enhavo. La cerbo devas trakti ĉiun unuopan impulson. Ĝi do povas esti rapide superŝarĝita. Tial foje plibonas kviete lerni per libro. Kiu miksas novajn metodojn kun malnovaj, tiu certe faras rapidajn progresojn…