Frazlibro

La signoj kiel lingvo

© Kadettmann | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La signoj kiel lingvo

Por interkompreniĝi la homoj evoluigis lingvojn. La surduloj aŭ la malbonaŭdantoj ankaŭ havas sian propran lingvon. Tio estas la signolingvo, la baza lingvo ĉies surduloj. Ĝi konsistas el kombinitaj signoj. Sekve, ĝi estas vida lingvo, do ‘videbla’. Ĉu la signolingvo do estas internacie komprenebla? Ne, ankaŭ por la signoj ekzistas malsamaj naciaj lingvoj. Ĉiu lando havas sian propran signolingvon. Kaj tiun ĉi influas la civilizacio de la lando. Ĉar la lingvo ĉiam evoluas el la kulturo. Tio ankaŭ validas por la neparolaj lingvoj. Tamen ekzistas internacia lingvosigno. Sed ĝiaj signoj estas iom pli komplikaj. La naciaj signolingvoj tamen similas. Multaj signoj estas ikonecaj. Ili baziĝas sur la formo de la objektoj kiujn ili reprezentas. La plej vaste uzata signolingvo estas la American Sign Language. La signolingvojn oni agnoskas plenvaloraj lingvoj. Ili havas sian propran gramatikon. Sed tiu ĉi diferenciĝas de la gramatiko de la parola lingvo. La signolingvoj tial ne tradukeblas laŭvorte. Tamen ekzistas interpretistoj por la signolingvoj. Per la signolingvo oni transdonas informojn paralele. Tio signifas ke unu signo povas esprimi tutan frazon. Estas ankaŭ dialektoj en la signolingvo. La regionaj specifaĵoj havas siajn proprajn signojn. Kaj ĉiu signolingvo havas sian propran intonacion kaj frazmelodion. Tio validas ankaŭ por la signoj : nia akĉento malkaŝas nian devenon!