Frazlibro

La memoro bezonas la parolon

© Chernetskaya | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La memoro bezonas la parolon

La plej multaj homoj memoras sian unuan lernejan tagon. Ili tamen ne plu scias tion, kio antaŭe okazis. Ni havas preskaŭ neniun memoron pri niaj unuaj vivjaroj. Sed kial estas tiel? Kial ni ne memoras tion, kion ni travivis estante beboj? La kialo troviĝas en nia disvolviĝo. La parolkapablo kaj la memorkapablo disvolviĝas preskaŭ samtempe. Kaj por povi ion memori, la homo bezonas la parolkapablon. Tio signifas ke li jam devas havi vortojn por tio, kion li travivas. Sciencistoj efektivigis diversajn testojn kun infanoj. Ili tiuokaze faris interesan malkovron. Ekde kiam la infanoj lernas paroli, ili forgesas ĉion antaŭe okazintan. La eko de la parolo do estas ankaŭ la eko de la memoro. La infanoj multe lernas en la unuaj tri jaroj de sia vivo. Ili ĉiutage travivas novajn aferojn. Ili tiuaĝe ankaŭ faras tre gravas spertojn. Ĉio ĉi malgraŭe perdiĝas. La psiĥologoj nomas tiun fenomenon infana amnezio. Restas nur la aferoj, kiujn la infanoj povas nomi. La personajn spertojn konservas la membiografia memorkapablo. Ĝi funkcias kiel taglibro. En ĝi konserviĝas ĉio, kio gravas por nia vivo. La membiografia memorkapablo do ankaŭ formas nian identecon. Sed ĝia disvolviĝo dependas de la lernado de la gepatra lingvo. Kaj nian memorkapablon ni povas aktivigi nur per nia parolkapablo. Kompreneble ne vere forestas la aferoj, kiujn ni travivis estante beboj. Ili estas konservitaj ie en nia cerbo. Sed ni ne plu povas aliri ilin… vere bedaŭrindas, ĉu ne?