Frazlibro

Unu lingvo, multaj variaĵoj

© Carballo | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Unu lingvo, multaj variaĵoj

Eĉ kiam ni parolas nur unu lingvon, ni parolas multajn lingvojn. Ĉar neniu lingvo estas memfermiĝinta sistemo. En ĉiu lingvo montriĝas multaj malsamaj dimensioj. Lingvo estas vivanta konstruo. La parolantoj ĉiam adaptiĝas al siaj alparolatoj. La homoj tial variigas la lingvon kiun ili parolas. Tiuj variaĵoj aperas diversforme. Ĉiu lingvo ekzemple havas historion. Ĝi modifiĝis kaj ankaŭ plu modifiĝos. Tion evidentigas la fakto ke la maljunuloj kaj la junuloj malsame parolas. Ekzistas ankaŭ malsamaj dialektoj en la plej multaj lingvoj. Sed multaj dialektparolantoj kapablas adaptiĝi al sia ĉirkaŭaĵo. En difinitaj situacioj ili parolas la norman lingvon. Malsamaj sociaj grupoj havas malsamajn lingvojn. Ekzemploj de tio estas la junulara lingvo aŭ la ĉasistara lingvo. La plej multaj homoj parolas laboreje alie ol hejme. Multaj ankaŭ uzas fakan lingvon laboreje. Diferencoj ankaŭ aperas en la parola kaj skriba lingvoj. La parola lingvo ĝenerale multe pli simplas ol la skriba. Tiu diferenco povas esti tre granda. Tio estas la kazo kiam la skribaj lingvoj longe ne modifiĝas. La parolantoj tiam devas unue lerni skribe uzi la lingvon. Ofte diferenciĝas ankaŭ la lingvo de virinoj kaj viroj. Tiu diferenco ne tre grandas en la okcidentaj socioj. Sed estas landoj en kiuj la virinoj kaj la viroj tute malsame parolas. En iuj kulturoj ankaŭ la ĝentileco havas siajn proprajn lingvajn formojn. Do tute ne tiel facilas paroli! Ni devas tiucele atenti multajn malsamajn aferojn samtempe...