Frazlibro
La hispana lingvo
© Lacheev | Dreamstime.com
AR
DE
EM
EN
ES
FR
IT
JA
PT
PX
ZH
AF
BE
BG
BN
BS
CA
CS
EL
EO
ET
FA
FI
HE
HR
HU
ID
KA
KK
KN
KO
LT
LV
MR
NL
NN
PA
PL
RO
RU
SK
SQ
SR
SV
TR
UK
VI
La hispanparolantoj mem nomas sian lingvon
español
aŭ
castellano
.
La termino
castellano
malkaŝas la originon de la hispana lingvo.
Ĝi evoluis el la popola lingvo de la regiono Kastilio.
Ekde la 16a jarcento la plej multaj hispanoj parolis la kastilian.
Hodiaŭ la terminoj hispana kaj kastilia sinonime uziĝas.
Sed ili ankaŭ povas havi politikan dimension.
La hispana estis disvastigita per la konkeroj kaj la koloniigo.
Oni parolas la hispanan ankaŭ en okcidenta Afriko kaj en la Filipinoj.
Sed la plej multaj hispanparolantoj vivas en Ameriko.
La hispana estas la dominanta lingvo en centra kaj suda Ameriko.
Sed la nombro de hispanparolantoj kreskas ankaŭ en Usono.
Ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj en Usono parolas la hispanan.
Tio estas pli ol en Hispanujo!
La amerika hispana diferenciĝas de la eŭropa hispana.
Tiuj diferencoj koncernas precipe la vortprovizon kaj la gramatikon.
En Ameriko uziĝas ekzemple alia formo por la preterito.
Ankaŭ en la vortprovizo troveblas multaj diferencoj.
Iuj vortoj ekzistas nur en Ameriko, aliaj male nur en Hispanujo.
Sed ankaŭ en Ameriko la hispana ne estas unuforma.
Estas multaj malsamaj variaĵoj de la amerika hispana.
Post la angla, la hispana estas la plej lernata fremda lingvo en la mondo.
Kaj ĝi relative rapide lerneblas…
Kion vi plu atendas? -
¡Vamos!