esperanto » pola   Hieraŭ – hodiaŭ – morgaŭ


10 [dek]

Hieraŭ – hodiaŭ – morgaŭ

-

10 [dziesięć]

wczoraj – dzisiaj – jutro

10 [dek]

Hieraŭ – hodiaŭ – morgaŭ

-

10 [dziesięć]

wczoraj – dzisiaj – jutro

Click to see the text:   
esperantopolski
Hieraŭ estis sabato. Wc----- b--- s-----.
Hieraŭ mi estis en la kinejo. Wc----- b---- / b---- w k----.
La filmo estis interesa. Te- f--- b-- i-----------.
   
Hodiaŭ estas dimanĉo. Dz----- j--- n--------.
Hodiaŭ mi ne laboras. Dz----- n-- p------.
Mi restas hejme. Zo----- w d---.
   
Morgaŭ estos lundo. Ju--- j--- p-----------.
Morgaŭ mi denove laboros. Ju--- z---- p------. J---- w----- d- p----.
Mi laboras en oficejo. Pr----- w b-----.
   
Kiu estas tiu? Kt- t- j---?
Tiu estas Petro. To j--- P----.
Petro estas studento. Pe--- j--- s--------.
   
Kiu estas tiu? Kt- t- j---?
Tiu estas Marta. To j--- M-----.
Marta estas sekretariino. Ma---- j--- s---------.
   
Petro kaj Marta estas geamikoj. Pe--- i M----- s- p-----------.
Petro estas la amiko de Marta. Pe--- j--- p----------- M-----. / P---- j--- c--------- M-----.
Marta estas la amikino de Petro. Ma---- j--- p----------- P-----. / M---- j--- d--------- P-----.
   
Warning: sizeof(): Parameter must be an array or an object that implements Countable in /customers/0/c/2/50languages.com/httpd.www/common/languages.php on line 32

Dormante lerni

La fremdaj lingvoj hodiaŭ estas parto de la ĝenerala edukado. Se ne estus tiom penige lerni! Estas bonaj novaĵoj por ĉiuj havantaj malfacilaĵojn pro ili. Ĉar plej efike ni lernas dormante! Tiun rezulton atingis pluraj sciencaj esploroj. Kaj tion ni povas uzi lernante lingvojn! Dum la dormo ni prilaboras la spertojn de la tago. Nia cerbo analizas la novajn impresojn. Ĉio de ni travivita denove rekonsideratas. Tiuokaze novaj enhavoj fiksiĝas en nia cerbo. Aparte bone memoriĝas tio, kio okazis tuj antaŭ la endormiĝo. Tial povas helpi vespere ripeti gravajn aferojn . Al ĉiu lerna enhavo korespondas alia dorma fazo.

La paradoksa dormo subtenas la psiĥomotoran lernon. Ekzemploj de tio estas la muzikado kaj la sportumado. La lerno de la pura scio male okazas dum la profunda dormo. Tiam ripetiĝas ĉio, kion ni lernante registras. Do ankaŭ la vortojn kaj la gramatikon! Kiam ni lernas lingvojn, nia cerbo devas multe labori. Ĝi devas konservi novajn vortojn kaj novajn regulojn. Dumdorme ripetiĝas ĉio ĉi. La esploristoj nomas tion la revidigo-teorio. Sed gravas ke oni bone dormu. La korpo kaj la menso devas plene ripozi. Nur tiam la cerbo povas efike labori. Oni povus diri : bona dormo, bona memorkapablo. Dum ni estas ripozantaj, nia cerbo estas ankoraŭ aktiva... Do : Gute Nacht, good night, buona notte, dobrou noc!