Frazlibro

eo Feriaj aktivaĵoj   »   px Atividades de férias

48 [kvardek ok]

Feriaj aktivaĵoj

Feriaj aktivaĵoj

48 [quarenta e oito]

Atividades de férias

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto portugala (br) Ludu Pli
Ĉu la plaĝo estas pura? A p---- é l----? A praia é limpa? 0
Ĉu oni povas naĝi tie? Po----- t---- b---- a--? Pode-se tomar banho ali? 0
Ĉu ne estas danĝere naĝi tie? Nã- é p------- t---- b---- a--? Não é perigoso tomar banho ali? 0
Ĉu lupreneblas sunombrelo ĉi-tie? Po----- a----- u- c----- d- s-- a---? Pode-se alugar um chapéu de sol aqui? 0
Ĉu lupreneblas kuŝseĝo ĉi-tie? Po----- a----- u-- c------ d- r------ a---? Pode-se alugar uma cadeira de repouso aqui? 0
Ĉu lupreneblas boato ĉi-tie? Po----- a----- u- b---- a---? Pode-se alugar um barco aqui? 0
Mi volus surfi. Eu g------- d- s-----. Eu gostaria de surfar. 0
Mi volus plonĝi. Eu g------- d- m--------. Eu gostaria de mergulhar. 0
Mi volus akvoskii. Eu g------- d- f---- e---- a-------. Eu gostaria de fazer esqui aquático. 0
Ĉu lupreneblas surftabulo? Po----- a----- u-- p------ d- s---? Pode-se alugar uma prancha de surf? 0
Ĉu lupreneblas plonĝekipaĵo? Po----- a----- u- e---------- d- m-------? Pode-se alugar um equipamento de mergulho? 0
Ĉu lupreneblas akvoskioj? Po------ a----- s--- a--------? Podem-se alugar skis aquáticos? 0
Mi estas nur komencanto. Eu s-- a----- u- p-----------. Eu sou apenas um principiante. 0
Mi estas mezbona. Eu s-- m--- o- m---- b--. Eu sou mais ou menos bom. 0
Mi jam sufiĉe bone spertas. Já s-- l---- c-- i---. Já sei lidar com isto. 0
Kie estas la skilifto? On-- e--- o t---------? Onde está o teleférico? 0
Ĉu vi kunportis la skiojn? Vo-- t----- o- e-----? Você trouxe os esquis? 0
Ĉu vi kunportis la skiŝuojn? Vo-- t----- a- b---- d- e----? Você trouxe as botas de esqui? 0

La lingvo de la bildoj

Laŭ germana proverbo, bildo pli multe diras ol mil vortoj. Tio signifas ke la bildojn oni pli rapide komprenas ol la parolojn. La bildoj ankaŭ povas pli bone transporti la sentojn. Oni tial uzas multajn bildojn en reklamoj. La bildoj kaj la paroloj malsame funkcias. Ili montras al ni plurajn aferojn paralele kaj efikas tutece. Tio signifas ke la tuta bildo havas difinitan efikon. Parolante oni ĝenerale uzas konsiderinde pli da vortoj. Sed la bildoj kaj la paroloj konsistigas tuton. Por priskribi bildon ni bezonas parolojn. Inverse multaj tekstoj bone kompreniĝas nur per bildoj. La rilaton inter bildo kaj parolo esploras la lingvistoj. Sed starigindas la demando ĉu bildoj estas ankaŭ propra lingvo. Kiam oni nur filmas ion, ni povas rigardi la bildojn. Sed la mesaĝo de la filmo ne estas konkreta. Se bildo devas funkcii kiel parolo, ĝi devas esti konkreta. Ju malpli ĝi montras, des pli klaras sia mesaĝo. Bonaj ekzemploj de tio estas la piktogramoj. La piktogramoj estas simplaj kaj unusencaj bildsignoj. Ili anstataŭas la parolan lingvon, ili do estas vida komunikado. La fummalpermesan piktogramon konas ĉiuj. Ĝi montras cigaredon trastrekitan. La bildoj pli kaj pli graviĝas pro la tutmondiĝo. Ankaŭ la lingvon de la bildoj oni devas lerni. Ĝi ne estas tutmonde komprenebla, kvankam multaj tion pensas. Ĉar nia kulturo influas nian komprenon de la bildoj. Tio, kion ni vidas, dependas de multaj malsamaj faktoroj. Do iuj homoj ne vidas cigaredon sed nur malhelajn liniojn.