Frazlibro

eo En la diskoteko   »   em In the discotheque

46 [kvardek ses]

En la diskoteko

En la diskoteko

46 [forty-six]

In the discotheque

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto angla (US) Ludu Pli
Ĉu tiu sidloko estas libera? Is t--- s--- t----? Is this seat taken? 0
Ĉu mi rajtas sidi apud vi? Ma- I s-- w--- y--? May I sit with you? 0
Bonvolu. Su--. Sure. 0
Kia vi trovas la muzikon? Ho- d- y-- l--- t-- m----? How do you like the music? 0
Iom tro laŭta. A l----- t-- l---. A little too loud. 0
Sed la bando tre bone muzikas. Bu- t-- b--- p---- v--- w---. But the band plays very well. 0
Ĉu vi ofte venas ĉi-tien? Do y-- c--- h--- o----? Do you come here often? 0
Ne, unuafojas. No- t--- i- t-- f---- t---. No, this is the first time. 0
Mi ankoraŭ neniam estis ĉi-tie. I’-- n---- b--- h--- b-----. I’ve never been here before. 0
Ĉu vi ŝatus danci? Wo--- y-- l--- t- d----? Would you like to dance? 0
Eble poste. Ma--- l----. Maybe later. 0
Mi ne scipovas tre bone danci. I c---- d---- v--- w---. I can’t dance very well. 0
Tre simplas. It-- v--- e---. It’s very easy. 0
Mi montros al vi. I’-- s--- y--. I’ll show you. 0
Ne, prefereble alifoje. No- m---- s--- o---- t---. No, maybe some other time. 0
Ĉu vi atendas iun? Ar- y-- w------ f-- s------? Are you waiting for someone? 0
Jes, mian koramikon. Ye-- f-- m- b--------. Yes, for my boyfriend. 0
Li ja venas tie malantaŭe! Th--- h- i-! There he is! 0

La genoj influas la lingvon

La lingvo kiun ni parolas dependas de nia deveno. Sed ankaŭ niaj genoj respondecas pri nia lingvo. Tiun rezulton atingis skotaj esploristoj. Ili esploris kial la angla kaj la ĉina diferencas. Ili tiuokaze malkovris ke ankaŭ la genoj ludas rolon. Ĉar la genoj influas la disvolviĝon de nia cerbo. Tio signifas ke ili markas niajn cerbajn strukturojn. Tiel determiniĝas ankaŭ nia kapablo lerni lingvojn. Decidaj por tio estas la variaĵoj de du genoj. Kiam maloftas difinita variaĵo disvolviĝas tonaj lingvoj. La tonajn lingvojn do parolas la popoloj sen tiu gena variaĵo. En la tonaj lingvoj la signifon de la vortoj difinas la alto de la tonoj. Al la tonaj lingvoj apartenas ekzemple la ĉina. Sed se la gena variaĵo dominas, aliaj lingvoj disvolviĝas. La angla ne estas tona lingvo. La variaĵoj de tiuj genoj ne estas egalece disdividitaj. Tio signifas ke ilia ofteco malsamas en la mondo. Sed la lingvoj postvivas nur kiam oni transdonas ilin. Tiucele, la infanoj devas povi imiti la lingvon de siaj gepatroj. Ili do devas povi bone lerni la lingvon. Nur tiam ĝi transdoniĝas de generacio al generacio. La pli malnova gena variaĵo estas tiu favoranta la tonajn lingvojn. Antaŭe ekzistis do verŝajne pli da tonaj lingvoj ol hodiaŭ. Sed oni ne supervalorigu la genetikan komponanton. Ĝi povas nur kontribui al la klarigo de la disvolviĝo de la lingvoj. Sed ne estas geno por la angla nek geno por la ĉina. Ĉiu povas lerni ĉiun lingvon. Por tio oni ne bezonas genojn sed scivolemon kaj disciplinon!