Frazlibro

eo En la domo   »   hu A házban

17 [dek sep]

En la domo

En la domo

17 [tizenhét]

A házban

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto hungara Ludu Pli
Jen nia domo. It- v-- a m- h-----. Itt van a mi házunk. 0
La tegmento estas supre. Fe-- v-- a t---. Fent van a tető. 0
La kelo estas malsupre. Le-- v-- a p----. Lent van a pince. 0
Estas ĝardeno malantaŭ la domo. A h-- m----- v-- e-- k---. A ház mögött van egy kert. 0
Ne estas strato antaŭ la domo. A h-- e---- n---- u---. A ház előtt nincs utca. 0
Estas arboj apud la domo. A h-- m------ f-- v-----. A ház mellett fák vannak. 0
Jen mia loĝejo. It- v-- a- é- l------. Itt van az én lakásom. 0
Jen la kuirejo kaj la banĉambro. It- v-- a k----- é- a f---------. Itt van a konyha és a fürdőszoba. 0
Jen la vivoĉambro kaj la dormoĉambro. Ot- v-- a n------ é- a h--------. Ott van a nappali és a hálószoba. 0
La enirpordo estas fermita. A h-- a----- b- v-- z----. A ház ajtaja be van zárva. 0
Sed la fenestroj estas malfermitaj. De a- a------ n----- v-----. De az ablakok nyitva vannak. 0
Hodiaŭ varmegas. Ma h---- / f------- v--. Ma hőség / forróság van. 0
Ni iras al la vivoĉambro. Be------- a n--------. Bemegyünk a nappaliba. 0
Tie estas sofo kaj brakseĝo. Ot- v-- e-- k----- é- e-- f----. Ott van egy kanapé és egy fotel. 0
Bonvolu sidiĝi! Fo------- h-----! Foglaljon helyet! 0
Tie estas mia komputilo. Ot- á-- a s-----------. Ott áll a számítógépem. 0
Tie estas mia stereoinstalaĵo. Ot- á-- a h---------------. Ott áll a hifiberendezésem. 0
La televidilo estas tute nova. A t-------- t------- ú-. A televízió teljesen új. 0

La vortoj kaj la vortprovizo

Ĉiu lingvo havas sian propran vortprovizon. Ĝin konsistigas difinita nombro da vortoj. Vorto estas memstara lingva unuo. Vortoj ĉiam havas memstaran signifon. Tio diferencigas ilin de sonoj aŭ silaboj. La nombro de vortoj varias laŭ ĉiu lingvo. La angla havas ekzemple tre multajn vortojn. Ĝin oni eĉ konsideras kiel la Tutmonda Ĉampiono en la kategorio vortprovizo. En la angla supozeble estus hodiaŭ pli ol unu miliono da vortoj. En la Oxford English Dictionary eĉ nombriĝas pli ol 600 000 vortoj. La ĉina, la hispana aŭ la rusa havas multe malpli. La vortprovizo de lingvo ankaŭ dependas de ĝia historio. La anglan influis multaj lingvoj kaj kulturoj. Tio konsiderinde kreskigis la anglan vortprovizon. Sed ankaŭ hodiaŭ pli kaj pli grandiĝas la angla vortprovizo. La fakuloj taksas ke 15 novaj vortoj ĉiutage aldoniĝas. Tiuj venas ĉefe el la kampo de la novaj amaskomunikiloj. La sciencajn fakajn terminojn oni tie ne enkalkulas. Ĉar la nura ĥemia faka terminaro ampleksas milojn da vortoj. En preskaŭ ĉiuj lingvoj la longajn vortojn oni pli malofte uzas ol la mallongajn. Kaj la plej multaj parolantoj uzas nur tre malmultajn vortojn. Tial ni distingas inter la aktiva kaj la pasiva vortprovizo. La pasiva vortprovizo enhavas vortojn kiujn ni komprenas. Sed ilin ni ne uzas aŭ nur tre malofte. La aktiva vortprovizo ampleksas vortojn kiujn ni regule uzas. Por simplaj konversacioj aŭ tekstoj sufiĉas jam malmultaj vortoj. En la angla oni bezonas por tio nur ĉirkaŭ 400 vortojn kaj 40 verbojn. Do ne maltrankviliĝu se via vortprovizo estas limigita!