Frazlibro

eo En la urbo   »   tr Şehirde

25 [dudek kvin]

En la urbo

En la urbo

25 [yirmi beş]

Şehirde

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto turka Ludu Pli
Mi ŝatus iri al la stacidomo. Tr-- i---------- g----- i--------. Tren istasyonuna gitmek istiyorum. 0
Mi ŝatus iri al la flughaveno. Ha---------- g----- i--------. Havalimanına gitmek istiyorum. 0
Mi ŝatus iri al la urbocentro. Şe--- m-------- g----- i--------. Şehir merkezine gitmek istiyorum. 0
Kiel mi atingu la stacidomon? Tr-- i---------- n---- g------? Tren istasyonuna nasıl giderim? 0
Kiel mi atingu la flughavenon? Ha---------- n---- g------? Havalimanına nasıl giderim? 0
Kiel mi atingu la urbocentron? Şe--- m-------- n---- g------? Şehir merkezine nasıl giderim? 0
Mi bezonas taksion. Bi- t------ i-------- v--. Bir taksiye ihtiyacım var. 0
Mi bezonas urbomapon. Bi- ş---- h--------- i-------- v--. Bir şehir haritasına ihtiyacım var. 0
Mi bezonas hotelon. Bi- o---- i-------- v--. Bir otele ihtiyacım var. 0
Mi ŝatus lupreni aŭton. Bi- a---- k-------- i--------. Bir araba kiralamak istiyorum. 0
Jen mia kreditkarto. İş-- k---- k-----. İşte kredi kartım. 0
Jen mia stirpermesilo. İş-- s----- b-----. İşte sürücü belgem. 0
Kio vizitindas en la urbo? Şe----- g-------- n- v--? Şehirde görülecek ne var? 0
Iru al la malnova urbo. Şe---- e--- k------ g------. Şehrin eski kısmına gidiniz. 0
Faru gvidatan viziton de la urbo. Şe--- t--- a-----. Şehir turu atınız. 0
Iru al la haveno. Li---- g------. Limana gidiniz. 0
Faru gvidatan viziton de la haveno. Li--- t--- y------. Liman turu yapınız. 0
Kiuj vidindaĵoj estas krom tiuj? Gö------- d---- b---- n---- v--? Görülmeye değer başka neler var? 0

La slavaj lingvoj

300 milionoj da homoj havas slavan lingvon kiel gepatran lingvon. La slavaj lingvoj apartenas al la hindeŭropaj lingvoj. Estas ĉirkaŭ 20 slavaj lingvoj. La plej grava el ili estas la rusa. Pli ol 150 milionoj da homoj parolas la rusan kiel sian gepatran lingvon. Poste sekvas la pola kaj la ukraina kun po 50 milionoj da parolantoj. La slavaj lingvoj estas lingvike dividitaj en plurajn grupojn. Estas la okcidentslavaj, orientslavaj kaj sudslavaj lingvoj. Okcidentslavaj lingvoj estas la pola, la ĉeĥa kaj la slovaka. La rusa, la ukraina kaj la belorusa estas orientslavaj lingvoj. Sudslavaj lingvoj estas la serba, la kroata kaj la bulgara. Krom tiuj ekzistas multaj aliaj slavaj lingvoj. Sed tiujn parolas nur relative malmultaj homoj. La slavaj lingvoj originas el komuna pralingvo. La unuopaj lingvoj relative malfrue evoluis el ĝi. Ili do estas pli junaj ol la ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj. Granda parto de la vortprovizo de la slavaj lingvoj similas. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke ili relative malfrue disiĝis unu de la alia. El la scienca vidpunkto la slavaj lingvoj estas konservemaj. Tio signifas ke ili enhavas ankoraŭ multajn malnovajn strukturojn. Aliaj hindeŭropaj lingvoj perdis tiujn malnovajn formojn. La slavaj lingvoj tial estas tre interesaj por la scienca esploro. Per ili eltireblas konkludoj pri pli fruaj lingvoj. La esploristoj tiel provas rekonstrui la hindeŭropan. La slavajn lingvojn karakterizas la vokala malmulteco. Krome, estas multaj sonoj ne aperantaj en aliaj lingvoj. Tial prononcproblemojn ofte havas aparte la okcidenteŭropanoj. Sed ne maltrankviliĝu, ĉio iros glate! En la pola : Wszystko będzie dobrze !