Frazlibro

eo peti ion   »   tr bir şey rica etmek

74 [sepdek kvar]

peti ion

peti ion

74 [yetmiş dört]

bir şey rica etmek

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto turka Ludu Pli
Ĉu vi povas tondi miajn harojn? Sa------- k-------- m------? Saçlarımı kesebilir misiniz? 0
Ne tro mallonge, mi petas. Kı-- o------- l-----. Kısa olmasın, lütfen. 0
Iom pli mallonge, mi petas. Bi--- d--- k---- l-----. Biraz daha kısa, lütfen. 0
Ĉu vi povas riveli la fotojn? Re------- b-------- m------? Resimleri basabilir misiniz? 0
La fotoj estas sur la lumdisko. Re------ C----. Resimler CD’de. 0
La fotoj estas en la fotilo. Re------ k-------. Resimler kamerada. 0
Ĉu vi povas ripari mian horloĝon? Sa--- t---- e------- m------? Saati tamir edebilir misiniz? 0
La vitro estas rompita. Ca- k-------. Cam kırılmış. 0
La baterio estas malplena. Pi- b-----. Pil bitmiş. 0
Ĉu vi povas gladi la ĉemizon? Gö----- ü----------- m------? Gömleği ütüleyebilir misiniz? 0
Ĉu vi povas purigi la pantalonon? Pa------- t------------- m------? Pantolonu temizleyebilir misiniz? 0
Ĉu vi povas ripari la ŝuojn? Ay---------- t---- e------- m------? Ayakkabıları tamir edebilir misiniz? 0
Ĉu vi povas doni al mi fajron? Ba-- a--- v-------- m------? Bana ateş verebilir misiniz? 0
Ĉu vi havas alumetojn aŭ fajrilon? Ki---- v--- ç--------- v-- m-? Kibrit veya çakmağınız var mı? 0
Ĉu vi havas cindrujon? Kü- t------- v-- m-? Kül tablanız var mı? 0
Ĉu vi fumas cigarojn? Pu-- i----- m------? Puro içiyor musunuz? 0
Ĉu vi fumas cigaredojn? Si---- i----- m------? Sigara içiyor musunuz? 0
Ĉu vi fumas pipon? Pi-- i----- m------? Pipo içiyor musunuz? 0

Lerni kaj legi

Lerni kaj legi konsistigas tuton. Tio kompreneble aparte validas kiam oni lernas fremdajn lingvojn. Kiu volas bone lerni novan lingvon, tiu devas legi multajn tekstojn. Legante fremdlingvan literaturon, ni traktas tutajn frazojn. Tiele, ni cerbo povas lerni vortojn kaj gramatikon en konteksto. Tio tiuokaze helpas ĝin bone konservi la novajn enhavojn. Nia memoro multe pli malfacile encerbigas unuopajn vortojn. Legante, ni lernas kiun signifon la vortoj povas havi. Tio ebligas nin evoluigi senton pri la nova lingvo. La fremdlingva literaturo kompreneble ne devas esti trop malfacila. La modernaj noveloj aŭ la krimromanoj ofte estas distraj. La taggazetoj havas la avantaĝon ke ili ĉiam estas aktualaj. Ankaŭ la infanlibroj aŭ la bildstrioj bone taŭgas por lerni. La bildoj plifaciligas la komprenon de la nova lingvo. Ne gravas, kian literaturon oni elektas, ĝi estu vigla! Tio signifas ke multo devas okazi por ke la lingvo variu. Kiu nenion trovas, tiu povas ankaŭ uzi specifajn lernolibrojn. Estas multaj libroj kun simplaj tekstoj por komencantoj. Gravas ke oni legante ĉiam uzu vortaron. Ekde kiam oni ne komprenas vorton, oni serĉu ĝin. Nia cerbo estas aktivigita per la legado kaj rapide lernas ion novan. Por ĉiuj nekomprenitaj vortoj, oni kompilas dosieron. Tiele, ili ofte ripeteblas. Ankaŭ helpas kolormarki la nekonatajn vortojn en la legaĵo. Oni tiam tuj rekonas ilin la sekvan fojon. Kiu ĉiutage multon fremdlingve legas, tiu rapide progresas. Ĉar nia cerbo rapide lernas imiti la novan lingvon. Povas esti ke oni iam ankaŭ pensos en la fremda lingvo…