Ε-εί-εί--ι-- -ω--ογικός--ήπο-.
Ε___ ε____ ο ζ_________ κ_____
Ε-ε- ε-ν-ι ο ζ-ο-ο-ι-ό- κ-π-ς-
------------------------------
Εκεί είναι ο ζωολογικός κήπος. 0 Ek-í---n-- - -ōo-o--k-s kḗp--.E___ e____ o z_________ k_____E-e- e-n-i o z-o-o-i-ó- k-p-s-------------------------------Ekeí eínai o zōologikós kḗpos.
En Hispanio estas kvar agnoskitaj lingvoj.
Tiuj estas la kastilia, la kataluna, la galega kaj la eŭska.
La eŭska lingvo estas la nura sen latinidaj radikoj.
Ĝin oni parolas en la hispana-franca landlima regiono.
Ĉirkaŭ 800 000 homoj parolas la eŭskan.
La eŭskan oni konsideras la plej malnova lingvo en la eŭropa kontinento.
Sed la originon de tiu lingvo oni ankoraŭ ne konas.
La eŭska estas tial ĝis hodiaŭ enigmo por la lingvistoj.
La eŭska estas ankaŭ la nura senparenca lingvo de Eŭropo.
Tio signifas ke ĝi genetike parencas kun neniu alia lingvo.
Kialo de tio povus esti ĝia geografia situo.
La montoj kaj marbordoj igis la eŭskan popolon ĉiam izolite vivi.
La lingvo tiel supervivis post la hindeŭropaj invadoj.
La termino
vaskoj (eŭskoj)
originas el la latina
vascones
.
La eŭskoj mem nomas sin
Euskaldunak
, do eŭskparolantoj.
Tio montras kiagrade ili identigas sin kun sia lingvo
Euskara
.
Dum jarcentoj la eŭska transdoniĝis precipe parole.
Tial estas nur malmultaj skribaj fontoj malnovaj.
La lingvo ankoraŭ ne estas tute normigita.
La plej multaj eŭskoj estas du- aŭ plurlingvaj.
Ili tamen flegas la eŭskajn lingvon kaj kulturon.
Ĉar Eŭskujo estas memstara regiono.
Tio faciligas la lingvopolitikajn procezojn kaj la kulturajn programojn.
La infanoj povas elekti inter eŭsklingvaj kaj kastililingvaj kursoj.
Estas ankaŭ diversaj tipe eŭskaj sportoj.
Ŝajnas do ke la eŭskaj kulturo kaj lingvo havas estontecon.
Cetere eŭskan vorton konas la tuta mondo.
Tio estas la familinomo de
‘El Che’
… jes, ĝuste,
Guevara
!