Frazlibro

eo Familio   »   ku Family Members

2 [du]

Familio

Familio

2[du]

Family Members

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto kurda (kurmanji) Ludu Pli
la avo ba--r bapîr 0
la avino da--r dapîr 0
li kaj ŝi ew û ew ew û ew 0
la patro bav bav 0
la patrino da--k dayîk 0
li kaj ŝi ew û ew ew û ew 0
la filo kur kur 0
la filino keç keç 0
li kaj ŝi ew û ew ew û ew 0
la frato bi-a bira 0
la fratino xw---/X--h xwîşk/Xweh 0
li kaj ŝi ew û ew ew û ew 0
la onklo ma-/ap mam/ap 0
la onklino xa---/m-t xalet/met 0
li kaj ŝi ew û ew ew û ew 0
Ni estas familio. Em m------- i-. Em malbatek in. 0
La familio ne estas malgranda. Ma---- p---- n---. Malbat piçûk nîne. 0
La familio estas granda. Ma---- m---- e. Malbat mezin e. 0

Ĉu ni ĉiuj parolas ‘Afrike’ ?

Ne ĉiuj el ni iam estis en Afriko. Sed eblus ke ĉiu lingvo iam estis tie! Tion almenaŭ kredas iuj sciencistoj. Laŭ ili la origino de ĉiuj lingvoj situas en Afriko. De tie ili poste disvastiĝis en la tutan mondon. Entute ekzistas pli ol 6000 malsamaj lingvoj. Sed ili laŭdire havas komunan afrikan radikon. Esploristoj komparis la fonemojn de ĉiuj lingvoj. La fonemoj estas la plej malgrandaj distingeblaj sonunuoj. Se fonemo modifiĝas, ankaŭ la vortsignifo modifiĝas. Ekzemplo el la angla lingvo povas ilustri tion. En la angla dip kaj tip karakterizas malsamajn aferojn. Sekve, /d/ kaj /t/ en la angla estas du malsamaj fonemoj. Plejgrandas tiu sondiverseco en la lingvoj de Afriko. Sed ĝi konsiderinde malgrandiĝas ju pli oni malproksimiĝas de tie. Kaj ĝuste tie la esploristoj vidas la pruvon de sia tezo. Ĉar la etendiĝantaj loĝantaroj iĝas pli samformaj. Ĉe siaj eksteraj randoj malgrandiĝas la genetika diverseco. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke ankaŭ la nombro de la ‘kolonianoj’ malpliiĝas. Je malpli la genoj elmigras, des pli unuforma iĝas loĝantaro. La eblaj genkombinoj malpliiĝas. Rezulte, la anoj de elmigrinta loĝantaro similiĝas. La sciencistoj nomas tion la fonda efekto. Forlasante Afrikon la homoj kunprenis sian lingvon. Sed malpli da kolonianoj ankaŭ havas malpli da fonemoj en sia pakaĵo. Tiel unuformiĝas la unuopaj lingvoj kun la tempo. Ŝajnas pruvite ke la Homo sapiens venas el Afriko. Ni scivolas ĉu tio ankaŭ validas por ties lingvo...