Frazlibro

eo En la kuirejo   »   it In cucina

19 [dek naŭ]

En la kuirejo

En la kuirejo

19 [diciannove]

In cucina

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto itala Ludu Pli
Ĉu vi havas novan kuirejon? Ha- u-- n---- c-----? Hai una nuova cucina? 0
Kion vi volas kuiri hodiaŭ? Co-- v--- c------- o---? Cosa vuoi cucinare oggi? 0
Ĉu vi kuiras elektre aŭ gase? La c----- è e-------- o a g--? La cucina è elettrica o a gas? 0
Ĉu mi tranĉu la cepojn? Ta---- l- c------? Taglio le cipolle? 0
Ĉu mi senŝeligu la terpomojn? Pe-- l- p-----? Pelo le patate? 0
Ĉu mi lavu la salaton? La-- l---------? Lavo l’insalata? 0
Kie estas la glasoj? Do-- s--- i b--------? Dove sono i bicchieri? 0
Kie estas la vazaro? Do-- s--- l- s--------? Dove sono le stoviglie? 0
Kie estas la manĝilaro? Do-- s--- l- p-----? Dove sono le posate? 0
Ĉu vi havas skatolmalfermilon? Ha- u- a----------? Hai un apriscatole? 0
Ĉu vi havas botelmalfermilon? Ha- u- a------------? Hai un apribottiglie? 0
Ĉu vi havas korktirilon? Ha- u- c--------? Hai un cavatappi? 0
Ĉu vi kuiras la supon en ĉi-tiu kaserolo? Fa- b------ l- z---- i- q----- p------? Fai bollire la zuppa in quella pentola? 0
Ĉu vi fritas la fiŝon en ĉi-tiu pato? Cu--- i- p---- i- q----- p------? Cuoci il pesce in quella padella? 0
Ĉu vi kradrostas la legomojn sur ĉi-tiu kradrostilo? Cu--- l- v------ s- q----- g------? Cuoci la verdura su quella griglia? 0
Mi preparas la tablon. Io p------ l- t-----. Io preparo la tavola. 0
Jen la tranĉiloj, la forkoj kaj la kuleroj. Ec-- i c-------- l- f-------- e i c-------. Ecco i coltelli, le forchette e i cucchiai. 0
Jen la glasoj, la teleroj kaj la buŝtukoj. Ec-- i b--------- i p----- e i t---------. Ecco i bicchieri, i piatti e i tovaglioli. 0

Lerno kaj lernaj tipoj

Kiu lernante apenaŭ progresas, tiu eble malĝuste lernas. Tio signifas ke li ne lernas en maniero korespondanta al sia lerna tipo. Ĝenerale distingiĝas kvar lernaj tipoj. Tiuj lernaj tipoj atribuiĝas al la sensaj organoj. Estas lernaj tipoj aŭdaj, vidaj, komunikaj kaj movaj. Aŭdtipuloj plej bone encerbigas tion, kion ili aŭdas. Ili bone memoras melodiojn ekzemple. Ili lernante legas al si mem, la vortojn ili lernas laŭte. Tiu tipulo ofte parolas al si mem. Por li utilas lumdiskoj aŭ pritemaj prelegoj. La vidtipulo plej bone lernas tion, kion li vidas. Por li gravas do legi informojn. Li lernante faras al si multajn notojn. Li ŝatas lerni ankaŭ per bildoj, tabeloj kaj slipoj. Tiu tipulo multe legas kaj sonĝas ofte kaj bunte. En bela ĉirkaŭaĵo li povas plej bone lerni. La komuniktipulo preferas konversaciojn kaj diskutojn. Li bezonas interagon, do dialogon kun aliuloj. Li dumkurse starigas multajn demandojn kaj li ŝatas lerni ene de grupo. La movtipulo lernas per la movoj. Li preferas la metodon learning by doing (lerni farante), volas ĉion provi. Li lernante ŝatas esti korpe aktiva aŭ maĉas maĉgumon. Li ne volas teorion sed eksperimentojn. Notindas ke miksiĝas tiuj tipoj en preskaŭ ĉiuj homoj. Estas do neniu reprezentanta ununuran tipon. Tial ni plej bone lernas partoprenigante ĉiujn niajn sensojn. Nia cerbo tiam estas pluroble aktivigita kaj bone konservas novan enhavon. Aŭskultu, legu, kaj pridiskutu vortojn! Kaj poste sportumu!